24-a de junio: Kebekia Nacia Tago

La 24-an de junio en Kebekio oni festas la Nacian Feston – la tagon de Sankta Johano la Baptisto – festo, portita al Kanado de francaj setlantoj kaj nun festata tra la tuta provinco per paradoj, piroteknikaĵoj, spektakloj kaj simple amuziĝoj hejme kun amikoj. Ni prezentas al la filmon Les raquetteurs (Neĝoŝuuloj) de Gilles Groulx kaj Michel Brault.

Les raquetteurs (Neĝoŝuuloj)

Les raquetteurs estas ikona kebekia filmo farita en la jaro 1958. Farita en la stilo de cinéma direct – “rekta kinarto” – ĝi esploras vivon en kampara Kebekio, dum la kunveno de neĝŝuuloj en Ŝerbruko (Kebekio) fine de la 50-aj jaroj. Ĝi estas ekzemplo de tipe kebekia aliro al tiu ĉi stilo. Ne estas ajnaj komentoj de la komentariistoj, en la spirito de tiu ĉi principo de fideleco al la vero.

Les raquetteurs, Gilles Groulx et Michel Brault, offert par l’Office national du film du Canada

 

La Montreala LKK ĉe la malfermo de MondaFest’

Karaj amikoj,

Kiel vi jam tre bone scias, la UK-2020 ne povis okazi pro la monda pandemio de koronviruso. Por doni al esperantistoj la okazon paroli, aŭdi prelegojn, ĝui muzikon kaj arton kaj simple esti kune kaj subteni unu la alian, kiam la plejparto de ĉeestaj kunvenoj kaj kongresoj estas nuligitaj, UEA, kunlabore kun E@I kaj Vinilkosmo, starigis Mondan Festivalon (MondaFest’ 2020). Temas pri serio de virtualaj eventoj tutmonde, kiu daŭros proksimume 3 monatojn. Multaj ikonaj eventoj kaj kongresoj okazos kadre de MondaFest’ (interalie, Paralela Universo, NASK, IJK, SEP ktp.).

MondaFest’ komenciĝos la 20-an de junio kaj finiĝos la 20-an de septembro 2020 — la datoj elektitaj kun multe da simbolismo. Notu ke sabaton, la 20-an de junio, kadre de la Somera Malfermo de MondaFest’, la LKK-anoj de la Montreala UK havos kelkajn minutojn por saluti partoprenantojn — tio okazos ĉirkaŭ 13:00 UTC (9:00 matene montrealtempe). Ni kore invitas vin aliĝi kaj ĉeesti tiun historian eventon: la unuan Mondan Festivalon de Esperanto, kaj ankaŭ subteni la montrealan LKK-on per via ĉeesto — ĝi estos ege grava por ni. La partopreno estas senpaga, kaj estos kelkaj notinda kontribuoj de Montrealo al tiu ĉi virtuala evento (interalie, Kanada Virtuala Kinejo, prelegoj ktp.). Notu ankaŭ ke ene de la MondaFest’ okazos la Virtuala Kongreso de Esperanto (VK), inter la 1-a kaj la 8-a de aŭgusto 2020 — la datoj, kiam devintus okazi la UK-2020 en Montrealo. La partopreno en la VK estos senpaga por ĉiuj membroj de UEA.

Pli da informoj:

 

Amike,

Montreala LKK

Montrealo-2022: poŝtkarto de espero!

Eĉ se la koronvirusa epidemio haltigis la UK-on 2020, ĝi ja ne haltigis la montrealanojn! Kun preskaŭ la sama teamo, la montreala LKK daŭrigas sian laboron kaj esperas ke la evento, pri kiu ili revas jam de pluraj jaroj, okazos eĉ pli bele, grande kaj memorinde! Por doni la mesaĝon de espero al ĉiuj esperantistoj, la montreala UK eldonis poŝtkarton, kiu estas la invito al la UK-2022, kun la fama citaĵo de Zamenhof: “Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante ni iru la vojon celitan!”

Notu ke la Kanada Esperanto-Asocio (KEA) faras kampanjon “2022 eŭrojn por Montrealo-2022”. Se vi ŝatus subteni la kampanjon vi povas donaci al KEA, kun indiko “por la UK en Montrealo”. Eblas donaci per la UEA-konto de Kanada Esperanto-Asocio: keaa-f (skribu al financoj@co.uea.org, kopie al lkk@esperanto2020.ca) aŭ per kreditkarto aŭ PayPal. La unuaj cent donacantoj ricevos tiun ĉi karton subskribitan de unu el LKK-anoj. Por donacoj de cent eŭroj aŭ pli, la karto estos subskribita de la tuta LKK-2022!  La poŝtkarto havos specialan poŝtmarkon kun ĉielarko kaj la vortoj “Ĉio iros bone” — mandesegnitan de la sekretario de la Montreala LKK, Ĵenja Amis (vidu sube). Bv. indiki la adreson se vi ŝatus ricevi la karton kaj ni sendos ĝin al tiu adreso. Kanadanoj povas ricevi impost-kvitancon.

 

 

Rezultoj de la kampanjo 2022 por 2022

Created using the Donation Thermometer plugin https://wordpress.org/plugins/donation-thermometer/.2022€Raised 1467€ towards the 2022€ target.1467€Raised 1467€ towards the 2022€ target.73% 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Ekde septembro 2020 vi ankaŭ povas aĉeti la poŝtkarton kaj poŝtmarkon de Espero

Unuopaj ekzempleroj:

  • 1 poŝtkarto: 1 eŭro
  • 1 poŝtmarko: 2 eŭroj
  • 1 poŝtkarto + 1 poŝtmarko: 3 eŭroj

Pakaĵoj:

  • 15 poŝtkartoj (sen poŝtmarkoj): 10 eŭroj (t.e., rabato je 1/3)
  • 5 poŝtkartoj + poŝtmarkoj (poŝtmarkoj algluitaj sur la poŝtkartojn): 10 eŭroj (t.e., rabato je 1/3)

Klaku ĉi tie por pagi per kreditkarto aŭ per PayPal

21-a de junio: Kanada Tago de Indiĝenaj Popoloj

La Nacia Tago de Indiĝenaj Popoloj estas festata en Kanado por agnoski kulturojn kaj kontribuojn de la Unuaj Nacioj, Inuitoj kaj Métis. La festotago estis proklamita en 1996 de la tiama Guberniestro (vic-reĝo) de Kanado Roméo LeBlanc, kaj ĝi estas festata ĉiujare, la 21-an de junio. Ĉi tiu dato estis elektita kiel festotago pro multaj kialoj, inkluzive de ĝia kultura signifo kiel la tago de la Somera solstico, kaj la fakto, ke ĝi estas tago, en kiu multaj indiĝenaj popoloj kaj komunumoj tradicie festas sian heredaĵon. 

Ĉi tie ni prezentos 3 filmojn el la serio Vistas, kiu konsistas el 13 mallongaj filmoj de 13 indiĝenaj filmistoj de Halifakso oriente ĝis Vankuvero okcidente. Ĝi estis kunlabora projekto inter NFO (Nacia Film-Oficejo de Kanado) kaj la indiĝena televidkanalo APTN por alporti indiĝenajn perspektivojn kaj rakontojn al internacia spektantaro.

Ruĝa Flago
En ĉi tiu mallonga filmo junulino malkovras la signifon de komunumo kaj kultura fiereco post kiam ŝia patrino insistas, ke ŝi surmetu ruĝan flagon dum sia vojo al lernejo.

Vistas: Wave a Red Flag, Adam Garnet Jones, provided by the National Film Board of Canada

 

Tondreto
Ĉi tiu filmo, inspirita de la legendo de Mi’kmaq “La Ŝtona Kanuo” esploras indiĝenan humuron. Ni sekvas Tondreton, kiam li kontraŭvole forlasas sian familion kaj ekiras al tutlanda kanuado por fariĝi plenkreskulo.

Vistas: Little Thunder, Nance Ackerman & Alan Syliboy, provided by the National Film Board of Canada

 

Ŝaltilo

Ĉi tiu filmo elvokas la sperton de veturado sole nokte sur nelumigita kampara vojo. La mallumo estas rompita de la lumturoj, kreante dancajn ombrojn, kiuj obskuras tion, kio kuŝas preter la vojo.

Vistas: Ignition, Doug, Jr. Smarch, provided by the National Film Board of Canada

19-a de junio: “Junideka” festo

Ĉu vi scias, kio estas “Juneteenth” (angle) — aŭ Junideka? Ĝi estas festo de afrikdevenaj usonanoj je la 19-a de junio, ĉar okazis je tiu tago de la jaro 1865, ke la novaĵo pri la emancipo-proklamo atingis sklavojn en Galveston, Teksaso – du jarojn post ĝia unua proklamiĝo. Juneteenth estas, laŭscie, la plej frua festo pri la fino de usona sklaveco. Por aparte honori tiun tagon, kaj aparte en la lumo de la horora murdo de George Floyd en Usono, la Montreala LKK preparis por vi tiun ĉi eron: la unuan el la aro de filmoj por Kanada Virtuala Kinejo. Tra la tuta MondFest’ atendas vin aliaj eroj, speciale elektitaj por prezenti diversajn kulturojn de Kanado. Montrealo estas aparte fiera pri la kontribuo de nigraj kanadanoj al nia kulturo – muzika, vida, danca, kaj alia. Sekvu la horaron de MondaFest’ ĉe Eventa Servo, lernu pri Kanado virtuale kaj preparu vian viziton al Montrealo en 2022!

Nigra Animo de Martine Chartrand (NFO)

Nigra Animo (Âme noire/Black Soul) estas mallonga animacia filmo de haiti-kanada filmisto, artisto de vidaj artoj kaj instruisto Martine Chartrand (naskiĝis en 1962). Ŝi uzas teknikon de pentrado sur vitro por krei filmojn. Tra ŝia tuta kariero, ŝi kontribuis al produktado de pluraj filmoj kaj faris tri animaciajn mallongajn filmojn, kiuj elmontras sociajn kaj historiajn aferojn, rilatajn al la Nigrula kulturo kaj historio. Ŝiaj filmoj ricevis multajn premiojn. Produktita de Nacia Film-Oficejo de Kanado (NFO, france: ONF, angle: NFB), la muziko uzas afrikajn ritmojn, gospel-muziko de fama montreala ĵaz-kantistino, muzikisto kaj aktorino Ranee Lee (naskiĝis 1942) kaj komponaĵon de alia fama montreala muzikisto — ĵaz-pianisto Oliver Jones (naskiĝis en 1934). La filmo gajnis multegajn premiojn, interalie Oran Urson por la plej bona animacia mallonga filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo kaj Jutra-premio por la plej bona animacio.

En Montrealo, en la kvartalo Saint-Henri dum unu vintra tago avino rakontas al sia nepo la historion de nigrulaj popoloj, de la grandaj reĝoj de Afriko, la batalo por la civilaj rajtoj, la sombraj jaroj de sklaveco kaj la naskiĝo de ĵazo.

Âme noire, Martine Chartrand, offert par l’Office national du film du Canada

 

Spektu aliajn filmojn de NFO pri la historio afrik-kanadanoj ĉi tie (la plejparto de la filmoj estas aŭ franceangle).

Jen muralo dediĉita al Oliver Jones, la famega montreala ĵaz-muzikisto, kies muziko aperas en Nigra Animo.

La Universala Kongreso en Montrealo prokrastita al la jaro 2022

UEA esperas, ke ĉiuj bone fartas. La sano de la kongresanoj kaj de ĉiuj homoj estas por ni la plej alta prioritato. Post zorga konsiderado de ĉiuj aspektoj de la koronvirusa tutmonda epidemio kaj ĝiaj sekvoj, la Estraro de UEA, la Centra Oficejo, LKK kaj la kongresejo en Montrealo venis al la konkludo, ke tute ne estus sekure kaj prudente okazigi la UK-on en Montrealo en 2020. Cetere, laŭ la novaj pli striktaj reguloj de la kebekia registaro, je nia granda bedaŭro en 2020 ne eblos okazigi Universalan Kongreson de Esperanto.

Pro tio la Estraro de UEA unuanime decidis prokrasti la Universalan Kongreson en Montrealo al la jaro 2022.

Ni kore dankas al la Loka Kongresa Komitato (LKK), kiu dum jaroj obstine laboris por organizi la Kongreson kaj pretas daŭrigi la laborojn por la UK en Montrealo en la jaro 2022.

Ĉiu aliĝinto estis rekte informita de la Kongresa Fako de UEA rilate la prokraston al 2022, la aŭtomatan nuligon de mendoj kaj la repagojn.

Por ke la esperantistoj tamen havu la okazon sperti grandan internacian aranĝon en tiu ĉi jaro, estas planata virtuala evento en la monatoj julio-aŭgusto, kiun povos partopreni ankaŭ tiuj, kiuj ne planis veni al Montrealo.

Pliaj informoj pri tio aperos en sekvaj komunikoj de UEA.

 

Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 862 (2020-04-11): uea.org/gk/862a1

UEA planas prokrasti la Montrealan UK-on

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo

De la antaŭa komuniko pri la koronvirusa krizo, uea.org/gk/855a1, okazis grandaj ŝanĝoj. Interalie, Kanado malpermesas ne-esencajn enirojn de eksterlandanoj ĝis la 30-a de junio kaj el Usono ĝis almenaŭ la 21-a de aprilo (decrets.canada.ca/attachment.php?attach=38990). Pro la rapide evoluanta situacio, malfacilas antaŭvidi, kiam la registaro repermesos la eniron de eksterlandanoj. La disvastiĝo de la epidemio tutmonde montriĝas multe pli granda ol oni antaŭe taksis. Pli kaj pli evidentiĝas, ke la medicinaj, ekonomiaj kaj aliaj implicoj povas daŭri longe post la estingiĝo de la epidemio.

Sekve, la Estraro, konsulte kun la LKK, la kongresa fako kaj la instancoj en Kanado, planas prokraston de la UK en Montrealo, kiel okazas al pli kaj pli da eventoj planitaj por la somero, inkluzive de la Olimpikoj kaj grandaj festivaloj en Montrealo kaj tutmonde.

Kiam la Estraro faros decidon, la kongresanoj kaj ĝenerala publiko estos tuj informitaj. Samtempe venos informo, kiel oni pritraktos malmendojn kaj kotizojn.

Anstataŭ la ĉi-jara Kongreso UEA konsideras organizi virtualan eventon, kiu konservos plurajn elementojn de la tradicia UK kaj estos amase disvastigita rete al la tuta mondo.

UEA faris plurajn paŝojn por helpi al la E-komunumo resti informata pri la rapida tutmonda disvastiĝo de la koronvirusa epidemio:

    1. UEA kreis specialan retpaĝon revuoesperanto.org/korona_viruso, kiu enhavas praktikajn informojn pri la koronvirusa epidemio kaj ĝenerale kaj pri la aspektoj rilataj al Esperantujo. Ankaŭ en la papera revuo aperas informoj pri la situacio, kadre de la nova rubriko Fake, Science, Profesie tra la mondo.
    1. La Estraro decidis, ke la aprila numero de Revuo Esperanto estu libere elŝutebla: uea.org/gk/859a1. Tiu paŝo esta aparte utila en la nuna situacio, kiam multaj troviĝas hejme kaj havas pli da tempo por legi kaj aprezi la enhavon. Aparte la aprila numero havas plurajn valorajn artikolojn, kiuj restos aktualaj ankaŭ en la longa perspektivo: okaze de la 100-jara jubileo de Hector Hodler, pri la korona viruso, la IKU-programo, la UK-programo, la Membraro-raporto pri 2019 kaj pluraj aliaj.
    1. La Ĝenerala Sekretario de UN publikigis alvokon por, en tiu ĉi decida horo por la homaro, redukti kaj eviti konfliktojn kaj militojn. UEA tradukis ĝin en E-on esperantoporun.org/urga-mesago-de-la-generala-sekretario-de-unuigintaj-nacioj/ kaj pledas por ke oni traduku ĝin en sian nacian lingvon kaj disvastigu nacinivele.

Fine, el pli vasta vidpunkto.

Por la tuta homaro tio estas tre malfacila tempo, sed ni memoru, ke ni renkontas tiun ĉi epidemion en multe pli bonaj cirkonstancoj ol estis en antaŭaj historiaj pandemioj. Ni havas modernajn servojn, medicinon, komunikadon, interreton.

La koronvirusa epidemio estas la plej severa de jarcento, sed fine ĝi estos venkita. Tiam la homaro, la socio kaj ankaŭ la Esperanto-komunumo havos ŝancon pliboniĝi. Espereble, ankaŭ kiam pasos la krizo, oni plu respektos, simpatios kaj estos pli pacienca kun la aliaj, loke kaj internacie. Ni estu pli modestaj, aprezemaj kaj konservemaj al nia socio, kulturo, medio kaj planedo.

Ankaŭ la E-Movado povos lerni de tiu historia kaj socia leciono: per retaj rimedoj kiel Skype, Zoom, Facebook k.a. havi pli da interretaj kontaktoj nacie kaj internacie, dividi niajn renkontiĝojn kaj kongresojn kun e-istoj kaj ne e-istoj tra la tuta mondo kaj tiel disvastigi la konon kaj la mesaĝon de la Internacia lingvo Esperanto.

Mallonga ligilo por tiu ĉi komuniko: uea.org/gk/861a1
Gazetara Komuniko de UEA: N-ro 861 (2020-04-04)

La Riverego 139-140 haveblas rete!

Jen plia buntega numero de La Riverego, la revuo de Esperanto-Societo Kebekia, kunlabore kun Kanada Esperanto-Asocio! http://www.esperanto.qc.ca/fr/riverego139-140/

KER-ekzamenoj Montreale!

Aliĝu al 2400+ KER-ekzamenintoj kaj ekzameniĝu Montreale laŭ la Komuna Eŭropa Referencokadro por lingvoj (KER)! Ĉiuj informoj ĉi tie: https://edukado.net/ekzamenoj/ker/uk

La Dua Bulteno jam aperis!

Karaj, la Dua Bulteno por la UK en Montrealo (1-8-a de aŭgusto) jam haveblas rete! https://uea.org/pdf/uk2020/DB_Montrealo.pdf. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, eblas fari ĉe https://uea.org/kongresoj/alighilo kaj poste eblas mendi eksursojn, loĝadon, bankedon ktp. rete ĉe https://uea.org/kongresoj/mendilo