Kontrolita por la aktualeco: 21-an de marto, 2020

Ĝenerale

La organizantoj sekvas ĉiujn evoluojn pri la koronviruso, daŭrigas ĉiujn preparojn por la UK kaj antaŭvidas ke la kongreso okazos kiel planite. Ni donos al vi ĉi tie ĉiujn novaĵojn ĉi-rilate. Jen la paĝo, kiu klarigas pri la nuna situacio de risko en Kanado, laŭ la kanadaj oficialan san-instancoj.  Vidu ĉi tie la detalajn informojn pri la kvanto de la kazoj en Kanado, kaj klaku ĉi tie por vidi kio estas la respondo de la Kanada registaro al la viruso. Notu ke diversaj provincoj metis aldonajn protokolojn, kaj Kebekio (la provinco, kie okazos la UK) estis la unua provinco en la lando, kiu adoptis la plej severajn normojn por devigi la socian distanciĝon (interalie, nuligon de ĉiuj publikaj kunvenoj — je 21-a de marto — kiu sekvis post la nuligo de publikaj kunvenoj de 250 homoj semajnon antaŭe, ktp.), por certigi ke la malsano ne disvastiĝas — legu pri tio ĉi tie.  La urbodomo de Monrealo fermis ĉiujn publikajn lokojn (bibliotekoj, naĝejoj, kulturdomoj, ktp.) por esti plej strikta pri la nedisvastigo de la viruso; ekzistas la telefonnumero, al kiu oni povas telefoni kaze ke suspekto — pri ĉio ĉi, ĉi tie.  Ĉiuj ligiloj donitaj ĉi tie portos vin al la franclingva paĝo — vi povas ŝaltiĝi al la angla supre de la ekrano, aŭ traduki ĝin en via lingvo en via retumilo (kiel Chrome).  La LKK esperas ke tiaj drastaj mezuroj helpos ke la situacio en Kanado daŭre restu sekura, tiel ke la UK kaj ĉiuj someraj eventoj okazu kiel planite (je la tempo de la skribo,  neniuj el someraj internaciaj kaj lokaj eventoj estis nuligitaj).

Notu ke la 16-an de marto Kanado fermis eniron al Kanado al la plejparto de eksterlandanoj, por haltigi la disvastiĝon de viruso; tio inkluzivas ne-esencaj vojaĝoj inter Kanado kaj Usono. Pli da informoj ĉi tie (angle).

Respondo de UEA

Bv. sekvi la komunikojn de UEA pri la afero. Laŭ la gazetarkomuniko de la 13-a de marto, la dua aliĝperiodo estas longigita ĝis la fino de aprilo 2020. Legu pri aliaj konkretaj agoj de UEA por respondi al la situacio: uea.org/gk/855a1

Vidu ankaŭ la paĝon https://revuoesperanto.org/korona_viruso

Respondo de Ŝeraton

La respondeculoj de la kongresa hotelo, Ŝeraton, indikis al la Konstanta Kongresa Sekretario, ke la bonfarto de niaj gastoj kaj kunlaborantoj estas ilia unuavica zorgo: “Ni tre serioze traktas altajn normojn de higieno kaj pureco. Nia gvida teamo sekvas deproksime la aktualajn informojn de la Centroj pri Prevento de Malsanoj (CDC), la Monda Organizaĵo pri Sano (WHO/OMS) kaj la loka departemento pri sano rilate COVID-19, kaj ni plenumas iliajn rekomendojn pri taŭgaj paŝoj rilate sanon kaj sekurecon. Ni havas bone establitajn normojn de higieno kaj ĉiutagajn purigajn procedojn por ĉiuj partoj de la hotelo por pritrakti ĝeneralan purecon kaj desinfekton. Krome, laŭ nia norma praktiko ni donas gvidadon al niaj hotelaj teamoj por instigi sekurecon kaj bonfarton pere de konsciiĝo, trejnado, kaj utiligo de ĉiutagaj preventaj praktikoj.”

Estas gravege ke oni sekvu la konsilojn de la sanaŭtoritatoj de via lando, interalie, eviti tuŝi la okulojn, nazon kaj buŝon, eviti proksiman kontakton kun homoj malsanaj, tusi en via kubuto-faldon, kovri tusadon kaj ternadon per papertuko kaj poste forĵeti la papertukon en rubujon, lavi la manojn ofte per sapo kaj akvo dum almenaŭ 20 sekundoj, precipe post uzo de necesejo, antaŭ manĝo, kaj post nazblovado, tusado aŭ ternado.

Konsiloj antaŭ la kongreso :

– nepre havu vojaĝan sano-asekuron.

– Se vi havas malsanon au prenas medikamentojn, kunprenu kopion de via medicina dosiero kaj liston de viaj medikamentoj.

– Nuligu vian vojaĝon, se havis kontakton kun la COVID-19 au se vi havas tiujn simptomojn: tuso, febro, malfacilaĵo spiri.

– Honeste respondu al la demandoj de la doganistoj.

Konsiloj alvenante al la kongreso:

– Daŭrigi la bonajn praktikojn de sano (tusi en kubuto-faldon, lavi la manojn ofte kaj longe, ktp.)

– Evitu manpremojn kaj kisojn. Kiel salut-substituado niaj kamaradoj de la Federacio Esperanto de Barato kaj de la Japana Esperanto-Instituto ofertos riverenco-kurseton la 1-2-an de aŭgusto.

– Grava afero: LA BAMBO! Ni certas, ke iu trovos voluptan manieron anstatauigi la tri kisojn kaj chiun korpotushon…

– Se dumkongrese vi havas simptomojn (tuso, febro, malfacilaĵo spiri), RESTU EN VIA HOTELO! kontaktu lokan UK-organizanton TELEFONE  por peti konsulti kuraciston.