Nova Esperanto-domo en Kebekio!

La ĵus inaŭgurita Domo de Esperanto en Tririvero aperis en la regiona televida novaĵelsedo de Radio-Canada! La raporto komenciĝas ĉirkaŭ la 17-a minuto. La LKK dankas al Suzanne Roy pro tiu bela iniciato! https://ici.radio-canada.ca/tele/le-telejournal-mauricie/site/episodes/443347/episode-du-14-septembre-2019

Movada-Vid.Punkto.info intervjuis LKK-anojn!

La du LKK-anoj: la prezidanto de ESK, Nicolas Viau, kaj la redaktoro de La Riverego, Ĵenja Amis, respondas demandojn de Movada Vid.Punkto pri la UK-2020! Bonan aŭskulton! https://movada-vid.punkto.info/2019/09/02/mvp021-uk-105-en-montrealo/

Normand Fleury, la LKK-estro, ĉe Radio-Canada

Oni parolis pri Esperanto en la novaĵelsendo de Radio-Canada! Intervjuoj kun Normand Fleury kaj aliaj Esperantistoj dum la Montreala lingva festivalo LangFest, okazinta de la 23-a ĝis la 25-a de aŭgusto 2019. De 11 minutoj 30 sekundoj en la videaĵo.  https://ici.radio-canada.ca/tele/le-telejournal-avec-pascale-nadeau/site/episodes/441614/episode-du-24-aout-2019

La reta aliĝilo por UK-2020 malfermiĝis!

Oni jam povas aliĝi al la Universala Kongreso-2020 en Montrealo (#Esperanto2020) per rete: https://uea.org/kongresoj/alighilo

Montreala televido (Breakfast Television) parolas pri Esperanto kaj la UK-2020!

Spektu la intervjuon kun Joel Amis kaj Nicolas Viau en Montreala televido. La elsendo okazis vive televide kaj rete, kaj estas nun spektebla rete en la retejo de Breakfast Television kaj ankaŭ en Facebook.

Prezentaĵo pri Montrealo haveblas rete!

Per tiu ĉi prezentaĵo, la LKK prezentis la 105-an Universalan Kongreson de Esperanto en Montrealo (#Esperanto2020) al la ĉeestantoj de la 104-a UK en Lahtio.

Intervjuo kun Nicolas Viau ĉe RDI!

Nicolas Viau, vic-prezidanto por la LKK, prezidanto de ESK kaj (lastatempe) gajninto de la oratora konkurso de UEA por junuloj intervjuiĝis la 1-an de aŭgusto 2019 ĉe RDI (Radio-Canada), Kanada publika televido. Ĉ. 5-minuta intervjuo spekteblas je 36 min.

Image may contain: 1 person, screen

 

Spektu la videan inviton al Montrealo!

Dum la Universala Kongreso en Lahtio inaŭguriĝis la reklamvideeto pri Montrealo! La tekston kaj la muzikon verkis fama montreala poeto kaj komponisto, Leonard Cohen. Kantas Ĵomart kaj Nataŝa (traduko de Ĵomart). #Esperanto2020. Bonvenon!

 

La Unua Bulteno jam aperis!

Ni feliĉe prezentas al vi la unuan bultenon por Montrealo-2020!

Kanado, Kebekio, Montrealo!

Montrealo gastigis multajn gravajn eventojn: la Tutmondan Ekspozicion en 1967 (“Expo 67”), la somerajn Olimpikojn en 1976 kaj jen, 110 jarojn post la vizito de Zamenhof en 1910, Montrealo iĝos nia monda ĉefurbo per gastigo de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto!

Multkultura kaj bonveniga

Kio apartas pri Montrealo? Nu, ĉio! Oni ofte nomas Montrealon la plej eŭropeca urbo en Nordameriko, pro ĝiaj kulturo, arĥitekturo, kutimoj kaj lingvoj. Ĉu vi sciis, ke, post Parizo, Montrealo estas la plej granda urbo en la mondo rilate la nombron da denaskaj parolantoj de la franca? La franca estas la ĉefa lingvo de la urbo kaj de la provinco Kebekio – unika fakto en Nord-Ameriko! La angla estas la dua plej parolata lingvo en Montrealo, sed oni ne povos paŝi eĉ kelkajn metrojn urbocentre sen aŭdi almenaŭ dekon da aliaj lingvoj. Montrealo ja bonvenigis homojn de diversaj etnoj, lingvoj kaj religioj, el ĉiuj anguloj de la mondo, kaj riĉiĝis kulture kaj gastronomie dank’ al siaj novaj loĝantoj. Ankaŭ vi povos konatiĝi kun tiu diverseco promenante tra pluraj etnaj kvartaloj de Montrealo kun famaj, tipe montrealaj, eksteraj kurbŝtuparoj kaj ĝardenetoj. Dumkongrese vi lernos ankaŭ pri diversaj indiĝenaj kulturoj de nia regiono – ege grava parto de nia kanada heredaĵo.

La vorto “Montrealo” devenas de la nomo “Mont Réal” – la “Reĝa Monto”, kiu situas meze de la urbo kaj videblas de pluraj partoj de ĝi. La Reĝa Monto estas la plej granda inter multegaj montrealaj parkoj kaj estas elstara loko por ripozi, sportumi, pikniki kaj fari belegajn fotojn kun vido al la urbo kaj la majesta riverego Sankta-Laŭrenco.

Ni kongresos urbocentre!

Nia kongresejo situos urbocentre, de kie vi povos piediri ĝis la riverego kaj atingi ĉiujn vidindaĵojn en la proksimo piede, metroe, bicikle aŭ buse. Montrealo havas  ĉirkaŭ du milionojn da loĝantoj; ĝi estas la dua plej granda urbo en Kanado (post Toronto) kaj proponas al la vizitantoj senlimajn vidindaĵojn, artajn kaj kulturajn programerojn, mondfamajn festivalojn kaj manĝeblojn. Nia urbo estas hejmo de cento da muzeoj, historiaj domoj, artgalerioj, preĝejoj kaj katedraloj. Pli ol dek milionoj da turistoj venas viziti la urbon ĉiujare! Montrealo estas sekura loko, aparte agrabla aŭguste (15-25°C). Ĝi situas proksime al Otavo kaj Kebeko (2-3 horojn for), kaj nemalproksime de Toronto kaj Niagaraj Akvofaloj, Novjorko kaj Bostono.

Bonvenon al Montrealo-2020!

Klaku ĉi tie por la PDF-versio

UK-2020: Malkovru niajn kulturojn!

(el La Riverego 132-133, decembro 2018)

Renkontu Suzanon Roy, aŭ Suzanon la duan ! Suzano la dua estas estrarano de ESK kaj plej lastatempe respondeculino pri la ekskursoj antaŭ-, dum- kaj postkongresaj por la montreala UK okazonta en 2020. Ŝi estas tre aktiva en nia laboro kun novuloj : ŝi gvidas la konversaciajn rondojn por komencantoj en Montrealo, kaj ankaŭ reaktivigis la Esperanto-grupon en Kebekurbo, kie ankaŭ estas konversacia rondo. Krome, Suzano organizis jam du Mez-Kanadajn-Renkontiĝojn de Esperanto (MeKaRojn) en la urbo Tririvero, kie ŝi loĝas (lastan fojon, ĉi-jare).

Gratulon kaj dankon pro via eniro en la UK-teamon kiel respondeculo pri ekskursoj (grandega tasko !), kaj ankaŭ gratulojn pro via lastatempa emeritiĝo ! Rakontu pri vi mem iomete ! Kial via Esperanta nomo estas Suzano la dua ? 😊

– Mi adoptis tiun nomon, kiam mi ekpartoprenis renkontiĝojn en Montrealo, antaŭ dek jaroj. Mi gardas ĝin, omaĝe al Suzano la unua (Bolduc), kiu jam delonge estas konata en la Movado (kaj nun bona amikino).

Kiel vi esperantistiĝis ?

– Bedaŭrinde, mi sciis nenion pri Esperanto ĝis konversacio kun amiko en Tririvero, kiu menciis, ke li iam partoprenis « Esperanto-Kongreson ». Tio surprizis min, kaj mi tuj petis informojn. Li pruntedonis al mi kelkajn librojn. Dum feria semajno, mi tralegis la tuton kaj tio vere mirigis min. Je ĉiu paĝo, mi pensis : « Genia ! Estas genia afero… » Tuj dekomence, mi decidis, ke mi volas disvastigi tiun mirindan lingvon.

Kiel vi uzas Esperanton persone ? Ĉu vi multe uzas ĝin dum vojaĝoj ?

– Uzo de Esperanto vere ŝanĝis mian vivon, pro tute nova amikaro kaj ankaŭ pro tute nova maniero vojaĝi. Mi nur ege bedaŭras, ke mi malkovris ĝin tiom malfrue, kiam mi estis jam 50-jara. De la aĝo de 20, mi ĉiam vojaĝis kaj provis lerni la lingvon de la lando, kiun mi vizitas. Sed estis ege frustre, ĉar oni tre malfacile, per longdaŭra peno, atingas ne vere fluan nivelon, do konversacio estas limigita… Kiel multe aliaj, « Mi longe penis… por lerni la germanan ! »  😉 Nun, uzante Esperanton, mi sentas min libera : mi povas vere komunikiĝi dum miaj vojaĝoj. Kaj mi havas amikojn en multaj landoj. Per nuntempaj senpagaj komunikiloj, mi parolas al diversaj homoj ĉiutage.

Kiu venas kaj kio okazas dum la konversaciaj rondoj por novaj esperantistoj en Montrealo kaj Kebekurbo ? Al kiu vi rekomendus partopreni en tiaj rondoj ?

Komence, mi pensis ke mi povus instrui la lingvon. Sed la unua problemo ne estas instruado : estas simple, ke kebekianoj eĉ ne scias, ke Esperanto ekzistas kaj utilas. Do, disvastigo de tiu simpla informo gravegas. ESK ankoraŭ havas multon por fari, tial mi aktive partoprenas. Poste, mi komprenis ke « instruado » (jes, mi provis) ne estas taŭga solvo. Oni ne lernas lingvon pasive. Neniu instruisto povas fari vin fluparolanto en iu ajn lingvo. Vi devas studi memstare, regule… Kaj, post kiam vi lernis ion, vi devas praktiki ĝin. Tiam mi povas helpi. Mi ege ĝojas, kiam mi babilas (simple, malrapide, sed tamen efike !) kun komencantoj aŭ progresantoj, kaj kiam ili mem vidas, ke tio, kion ili studis, ja utilas. Funkcias. Jesss ! Kuraĝiga sperto. Mi neniam uzas la francan aŭ la anglan dum tiuj « diskutrondoj ». Ĉiuj, kiuj ne posedas tre altan nivelon de la lingvo, povas profiti de tiaj renkontiĝoj ; kaj ankaŭ mi lernas !

Vi organizis MeKaRojn en Tririvero jam dufoje. Kompreneble, ne eblas kompari la malgrandajn renkontiĝojn, kiel MeKaRo aŭ ARE, al UK, sed tamen ĉu vi pensas, ke io el viaj MeKaRaj spertoj povas aplikiĝi en la planado de ekskursoj antaŭ- kaj postkongresaj ?

– Certe, tiujn spertojn mi uzos por la UK. Estos nur multe pli ampleksa laboro. Sed la celo restas la sama : malkovrigi nian landon aŭ regionon, interese kaj originale. Gravas, ke programeroj estu diversaj, adapteblaj al diversaj personaj kapabloj kaj interesoj, kaj reprezentu bone nian landon. Gravas ankaŭ, ke laŭeble plej multe da tiaj turismaj spertoj okazu en Esperanto.

Kiel vi vidas la ekskursan programon dum la UK ? Kion vi ŝatus nepre montri al niaj vizitantoj ?

– Estas multege por montri : la landon mem, ĝiajn urbojn kaj diversajn pejzaĝojn. Sed, eĉ pli grave, ĝiajn kulturojn. Mi uzas pluralon, ĉar oni ne devas forgesi pri la franca deveno de granda parto de la kebekianoj, nek pri niaj indiĝenaj radikoj, nek pri la gravaj influoj de diversaj enmigrintaj popoloj. Estas tiu miksaĵo de influoj, kiun indas montri (kaj kiu, laŭ mi, mirigos niajn vizitantojn !). Ekzemple, ni proponos viziti indiĝenan vilaĝon, la « Pasinttempan kebekian vilaĝon » (nomatan france « Village québécois d’antan ») kaj sukerkabanon. Ekzistas proponoj pri biciklado, kanuado, promeno en arbaro. Estos vizitoj de etnaj kvartaloj, sed ankaŭ promenoj pri stratarto, arkitekturo… Ni devos elekti, kompreneble. Sed ĉiuj ideoj bonvenas. Ni konsideras, dum antaŭ- aŭ post-kongresaj eksursoj, iri eble ĝis la Niagaro-akvofaloj, eble ĝis Tadoussac, eble eĉ suden en Usono ĝis… Diskutende.

Kion vi ŝatus, ke la homoj « forportu » hejmen, partopreninte la kongresajn ekskursojn ?

– Mi ŝatus ke ĉiu, reirante hejmen, povu atesti pri la riĉeco de nia « latin-amerika » kulturo : Kebeko konsistigas ligon inter la « Klasika » latin-devena eŭropa kulturo kaj la « Moderna », amerika mondo ! Kaj pri nia gastamo. Kaj, kompreneble, ke ĉiu havu deziron reveni ! Ĉar restos multege da malkovrotaĵoj…

Bv. kontakti Suzanon per retpoŝto ĉe <roy_248 ĉe hotmail.com>, se vi ŝatus kunlabori pri la ekskursa aŭ antaŭ- aŭ postkongresa programo.

 

Intervjuis Ĵenja Amis

Aŭskultu intervjuon de Suzano Roy al Radio-Canada dum MeKaRo-2018 (france) ĉi tie.