Entries by admin

La Rivereg-er-o numero 3: la bunta jaro en Kebekio!

La tria numero de “Rivereg-er-o” estas havebla rete! Buntega enhavo: la mirinda jaro 2019 per la vortoj de Nicolas, Viau, la prezidanto de Esperanto-Societo Kebekia, du poemoj de famega kebekia poeto, Émile Nelligan, estos muzikigitaj de fama usona komponisto, David Gaines, raportoj pri LangFest kaj MeKaRo, plus, multegaj fotoj kaj aliaj aferoj! Cetere, jen bela […]

La Rivereg-er-o numero 2: LKK respondas!

La dua numero de “Rivereg-er-o” estas havebla rete! Ĉi-numere LKK respondas ĉiujn eblajn demandojn pri la kongresa urbo, kaj pli!  https://esperanto2020.ca/wp-content/uploads/2019/11/RiveregERo-2.pdf “Rivereg-er-o” speciala eldono de La Riverego, la eldonaĵo de Esperanto-Societo Kebekia en kunlaboro kun La Lumo, la eldonaĵo de Kanada Esperanto-Asocio, por informi kanadan kaj internacian publikon pri la 105-a UK-2020 en Montrealo. Kun […]

La Rivereg-er-o numero 1 haveblas rete!

La unua numero de “Rivereg-er-o” estas havebla rete! Temo de la numero — Montrealo Verda! Lernu kiel aliĝi al la UK + invito partopreni specialan trejnsesion en Ĉikago (stipendioj haveblas por kanadanoj kaj usonanoj!) https://esperanto2020.ca/wp-content/uploads/2019/11/RiveregERo-1.pdf “Rivereg-er-o” speciala eldono de La Riverego, la eldonaĵo de Esperanto-Societo Kebekia en kunlaboro kun La Lumo, la eldonaĵo de Kanada Esperanto-Asocio, […]

Nova Esperanto-domo en Kebekio!

La ĵus inaŭgurita Domo de Esperanto en Tririvero aperis en la regiona televida novaĵelsedo de Radio-Canada! La raporto komenciĝas ĉirkaŭ la 17-a minuto. La LKK dankas al Suzanne Roy pro tiu bela iniciato! https://ici.radio-canada.ca/tele/le-telejournal-mauricie/site/episodes/443347/episode-du-14-septembre-2019

Movada-Vid.Punkto.info intervjuis LKK-anojn!

La du LKK-anoj: la prezidanto de ESK, Nicolas Viau, kaj la redaktoro de La Riverego, Ĵenja Amis, respondas demandojn de Movada Vid.Punkto pri la UK-2020! Bonan aŭskulton! https://movada-vid.punkto.info/2019/09/02/mvp021-uk-105-en-montrealo/

Normand Fleury, la LKK-estro, ĉe Radio-Canada

Oni parolis pri Esperanto en la novaĵelsendo de Radio-Canada! Intervjuoj kun Normand Fleury kaj aliaj Esperantistoj dum la Montreala lingva festivalo LangFest, okazinta de la 23-a ĝis la 25-a de aŭgusto 2019. De 11 minutoj 30 sekundoj en la videaĵo.  https://ici.radio-canada.ca/tele/le-telejournal-avec-pascale-nadeau/site/episodes/441614/episode-du-24-aout-2019

Intervjuo kun Nicolas Viau ĉe RDI!

Nicolas Viau, vic-prezidanto por la LKK, prezidanto de ESK kaj (lastatempe) gajninto de la oratora konkurso de UEA por junuloj intervjuiĝis la 1-an de aŭgusto 2019 ĉe RDI (Radio-Canada), Kanada publika televido. Ĉ. 5-minuta intervjuo spekteblas je 36 min.