Entries by admin

Intervjuo kun Nicolas Viau ĉe RDI!

Nicolas Viau, vic-prezidanto por la LKK, prezidanto de ESK kaj (lastatempe) gajninto de la oratora konkurso de UEA por junuloj intervjuiĝis la 1-an de aŭgusto 2019 ĉe RDI (Radio-Canada), Kanada publika televido. Ĉ. 5-minuta intervjuo spekteblas je 36 min.  

Spektu la videan inviton al Montrealo!

Dum la Universala Kongreso en Lahtio inaŭguriĝis la reklamvideeto pri Montrealo! La tekston kaj la muzikon verkis fama montreala poeto kaj komponisto, Leonard Cohen. Kantas Ĵomart kaj Nataŝa (traduko de Ĵomart). #Esperanto2020. Bonvenon!  

La Unua Bulteno jam aperis!

Ni feliĉe prezentas al vi la unuan bultenon por Montrealo-2020! Kanado, Kebekio, Montrealo! Montrealo gastigis multajn gravajn eventojn: la Tutmondan Ekspozicion en 1967 (“Expo 67”), la somerajn Olimpikojn en 1976 kaj jen, 110 jarojn post la vizito de Zamenhof en 1910, Montrealo iĝos nia monda ĉefurbo per gastigo de la 105-a Universala Kongreso de Esperanto! Multkultura […]

UK-2020: Malkovru niajn kulturojn!

(el La Riverego 132-133, decembro 2018) Renkontu Suzanon Roy, aŭ Suzanon la duan ! Suzano la dua estas estrarano de ESK kaj plej lastatempe respondeculino pri la ekskursoj antaŭ-, dum- kaj postkongresaj por la montreala UK okazonta en 2020. Ŝi estas tre aktiva en nia laboro kun novuloj : ŝi gvidas la konversaciajn rondojn por komencantoj en […]

UK-2020 en Montrealo: bela progreso!

(El La Riverego 132-133, decembro 2018) Ĵenja Amis Karaj amikoj, Ni ŝatus kun fiero informi vin, ke la preparlaboroj por la Universala Kongreso de 2020 en Montrealo bone progresas ! La kongreso okazos en hotelo Sheraton (urbocentre), de la 1a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020. Jen la resumo de niaj agadoj kaj, kompreneble, la invito […]

UEA kaj UN en 2019-2020 – multflanka kunlaboro

Gazetara Komuniko de UEA N-ro 777 (2019-01-21) La oficejo de UEA en Novjorko troviĝas vidalvide de la ĉefa sidejo de Unuiĝintaj Nacioj (UN), ĉe la adreso 777 United Nations Plaza. De multaj jaroj, do, tiu cifero havas apartan signifon, kiel simbolo de la longadaŭra kunlaboro inter la ĉefa monda asocio de esperantistoj kaj la ĉefa […]